Antraceno | |||||
Plata kemia strukturo de la Antraceno | |||||
Tridimensia kemia strukturo de la Antraceno | |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 120-12-7 | ||||
ChemSpider kodo | 8111 | ||||
PubChem-kodo | 8418 | ||||
Merck Index | 15,674 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora solidaĵo kun milda odoro | ||||
Molmaso | 178.234 g·mol−1 | ||||
Denseco | 1.28g cm−3 | ||||
Fandpunkto | 215.76 °C | ||||
Bolpunkto | 339.9 °C | ||||
Refrakta indico | 1,5948 | ||||
Ekflama temperaturo | 121 °C[1] | ||||
Memsparka temperaturo | 540 °C | ||||
Acideco (pKa) | 13.7 | ||||
Solvebleco | Akvo:4.5 x 10−5 g/L | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 4900 mg/kg (buŝe) | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Riskoj | R36/37/38 R50/53 R67 R36 R11 R39/23/24/25 R23/24/25 R65 R38 R66 R51/53 | ||||
Sekureco | S26 S60 S61 S24/25 S16 S9 S45 S36/37 S62 S36 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H301+311+331, H304, H315, H317, H350, H361, H370 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P261, P264, P272, P273, P280, P281, P301+310, P302+352, P308+313, P321, P331, P332+313, P333+313, P362, P363, P405, P501[2] | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
La antraceno[3][4] (el la greka: anthrax) aŭ triaceno[4] estas aromata hidrokarbono komponita de tri benzenaj ringoj fanditaj kaj ĝia molekula formulo estas C14H10. Ĝi estas la ĉefa komponaĵo de la ŝtonkarbo, kies ĉefaj malpuraĵoj estas Fenantreno kaj Karbazolo. La antraceno estas senkolora tamen ĝi prezentas bluan fluoreskon (kun pinto de 400-500 nm) kiam submetata al ultraviola radiado.
Ĝi estas blanka solidaĵo, kudrilformata, kristaliĝinta, fandiĝas je 213oC, bolpunkto inter 270oC kaj 400oC kaj estas malmulte diluebla en la ordinaraj solvaĵoj. Kontraŭe de la plejmulto el la Policikla aromataj hidrokarbonoj, la antraceno klasifikiĝas kiel nekarcinogena laŭ priskribo de la oficiala organo pri materiala sekureco[5].
La antraceno fotodimerizas sub la agado de la ultra viola lumo, laŭ la reakcio: